Por lastaj aktualigoj de ĉi tiu dosiero Legumin, rigardu http://www.openoffice.org/welcome/readme.html
Kara uzanto
Ĉi tiu dosiero enhavas gravajn informojn pri ĉi tiu programo. Bonvolu legi ĉi tiujn informojn detale antaŭ ol komenci labori.
La OpenOffice.org Komunumo, respondeca por la disvolvo de ĉi tiu produkto, ŝatus inviti vin partopreni kiel komunuma membro. Kiel nova uzanto, vi povas ekzameni la retejon OpenOffice.org kun helpigaj informoj por uzantoj je
http://eo.openoffice.org/demandoj.html
Ankaŭ legu la sekciojn malsupre pri envolviĝo en la projekto OpenOffice.org.
Bezonoj de sistemo:
Se vi spertas startigajn problemojn pri OpenOffice.org (plej verŝajne uzante Gnomon) bonvolu malŝalti la median variablon SESSION_MANAGER en la ŝelo uzata por igi al OpenOffice.org starti. Tio eblas per aldono de la linio "unset SESSION_MANAGER" al la komenco de la skripto soffice, kiu troviĝas en la dosierujo "[office folder]/programo"
Bonvolu noti ke kopiado kaj enmetado pere de la tondujo inter OpenOffice.org 1.x kaj OpenOffice.org 3.2 povus ne funkcii en la OpenOffice.org-a formato. Se tio okazas, elektu 'Redakti - Enmeti Specialan' kaj elektu alian formaton ol OpenOffice.org, aŭ tuj malfermu la dokumenton en OpenOffice.org 3.2.
Bonvolu certigu ke vi havs sufiĉan liberan memoron en la dumtempa dosierujo sur via sistemo kaj ke legaj, skribaj kaj rulaj atingaj rajtoj estas ceditaj. Fermu ĉiujn aliajn programojn antaŭ startado de la instalo.
Nur fulmklavoj (klavaj kombonaĵoj) neuzataj de la mastruma sistemo estas uzeblaj en OpenOffice.org. Se klava kombinaĵo en OpenOffice.org ne funkcias kiel priskribita en la Helpo de OpenOffice.org, kontrolu ĉu tiu kombinaĵo jam estas uzata de la mastruma sistemo. Por solvi tiajn konfliktojn, vi povas ŝanĝi la klavojn atribuitajn de via mastruma sistemo. Alie, vi povas ŝanĝi preskaŭ iun ajn klavan atribuon en OpenOffice.org. Por plia informo tiutema, vidu la Helpon de OpenOffice.org aŭ de via mastruma sistemo.
En la defaŭlta agordo, dosiera ŝlosado estas ŝaltita en OpenOffice.org. Por malŝalti ĝin, necesas atribui la respektivajn mediajn variablojn SAL_ENABLE_FILE_LOCKING=0 kaj export SAL_ENABLE_FILE_LOCKING. Tiuj variabloj jam estas ŝaltitaj en la skriptdosiero soffice.
Averto: La ŝaltita trajto dosiera ŝlosado povas kaŭzi problemojn ĉe Solaris 2.5.1 kaj 2.7 kun Linuksa NFS 2.0. Se via sistema medio havas tiujn variablojn, ni forte rekomendas ke vi evitu uzi la trajton dosieran ŝlosadon. Alie, OpenOffice.org haltos kiam vi provos malfermi dosieron el NFS-surmetita dosierujo de Linuksa komputilo.
.
http://www.openoffice.org/mail_list.html.
Ankaŭ kontrolu la respondara sekcio je .
Kiel uzanto, vi jam estas valora parto de la evoluiga procedo de la programaro, kaj plaĉas al ni kuraĝigi vin preni eĉ pli aktivan rolon cele al fariĝi longdaŭra kontribuanto al la komunumo. Bonvolu aliĝi kaj rigardi la paĝon por uzantoj ĉe: http://www.openoffice.org
La plej bona maniero por ekkontribui estas por subskribi al unu aŭ pluraj el la dissendolistoj, spektu dum periodo, kaj iom post iom uzu la retpoŝtajn arĥivojn por alkutimiĝi vin mem kun la multaj el la temoj kovritaj ekde kiam la fonta kodo de OpenOffice.org estis liberigitaj tiam dum oktobro 2000. Kiam vi estas komforta, ĉio kion vi bezonas fari, estas sendi retpoŝtan mem-prezento kaj simple ensalti. Se vi konata kun Malfermfontaj Projektoj, inspektu nian liston de Farendaĵoj kaj vidu ĉu ekzistas io kun kio vi ŝatus helpi je http://development.openoffice.org/todo.html.
Jen kelkaj retpoŝtaj listoj de la Projekto al kiu vi povas aboni ĉe http://www.openoffice.org/mail_list.html
Vi povas fari grandajn kontribuojn al ĉi tiu grava malfermfonta projekto, eĉ se vi havas limigitan programaran dezajnan aŭ kodigan sperton. Jes, vi!
Je http://projects.openoffice.org/index.html vi trovos projektoj de Lokaĵigo, Portado kaj Grupvaro al kelkaj vere kernaj kodigaj projektoj. Se vi ne estas programanto, provu la Dokumentan aŭ la Merkatan Projekton. La OpenOffice.org Merkata Projekto aplikas kaj gerilajn kaj tradiciajn komercajn teknikojn por surmerkatigi malfermfontan programaron, kaj ni estas farantaj tion trans lingvaj kaj kulturaj barieroj, do vi jam povas helpi disfamigante la vorton kaj rakontante amikon pri ĉi tiu oficeja pakaĵo.
Vi povas helpi per aliĝo al la Venda Reto de Komunikoj kaj Informoj jen: http://marketing.openoffice.org/contacts.html kie vi povas provizi punktan komunikan kontakton kun la gazetaro, medio, ŝtataj agentejoj, konsultistoj, lernejoj, Linuksaj Uzulaj Grupoj kaj disvolvantoj en via lando kaj loka komunumo.
Ni esperas, ke vi ĝojos labori per la nova OpenOffice.org 3.2 kaj kuniĝu kun ni interrete.
Partoj kun Kopirajto 1998, 1999 James Clark. Partoj kun Kopirajto 1996, 1998 Netscape Communications Corporation.